Ligiloj

Esperanto en Aŭstrio

Esperanto ĉe komputilo

Interreto

Tajpi Esperante

Interrete estas kutime tajpi per X-sistemo: tio signifas ke cx gx hx jx sx ux estas anstataŭitaj per la supersignitaj literoj ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ.

  • PhraseExpress – por nekomerzaj uzantoj tiu programo estas senkosta. Ĝi faciligas diversan tajpadon, ekz. rapide tajpi ofte uzatajn tekstojn aŭ longigi mallongigojn. Mi programis simplan X-sistemon por ĝi; mia programeto troviĝas ĉe la paĝo Esperanto por PhraseExpress.
  • xk – simpla programeto por tajpi X-sisteme; fakte nur estas kompakta uzo de programeto por AutoHotKey, kiu povas esti programita diversmaniere. Rimkaro: ĝi uzas vx anstataŭ ux por tajpi “ŭ”.(Ĉe lingvo.org/klavaro ankaŭ troviĝas kolekto de aliaj tajp-metodoj ĉe diversaj mastrumaj sistemoj (Linkuso, MacOS, Android, ktp.)
  • ek – simila simple programeto por tajpi X-sisteme. Tiu ĉi uzas ux kaj estas uzebla kaj ŝanĝebla laŭ la kondiĉoj de Ĝenerala Publika Permesilo.

Interretaj vortaroj

  • komputeko.net – multlingva prikomputila terminkolekto.
  • reta-vortaro.de – detala multlingva vortaro
  • vortaro.net – Plena ilustrita Vortaro (PIV), unulingva esperanto vortaro (bezonas ensalutiĝon).
  • Dict.cc estas vortaro kreata de uzantoj kaj haveblas por la germana (deeo.dict.cc) kaj por la angla (eneo.dict.cc) kaj por aliaj lingvoj sed tiuj estas paroj sen Esperanto.
  • Traserĉu en tekstaro.com por ekscii la pravan uzadon de vortoj aŭ frazerojn. Ĝi konsistas el granda kolekto de liberaj esperantaj libroj aŭ tekstoj.
  • Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj.
  • Elparola vortaro (enhavante son-dosierojn) kiu ankaŭ enhavas Esperanton troviĝas ĉe forvo.com

Por serĉi tiujn vortarojn ankaŭ eblas uzi duckduckgo.com kaj ties krisigno-funkcioj: Tajpu ekzemple !komputeko kaj spaceton kaj la vorton kiun vi serĉas. Vi estos gvidata direkte al la resultato ĉe la komputeko. Same tajpu !revo por traserĉi la retan vortaron aŭ !deeo por esperanto-germana dict.cc.

Interreta komunikado

  • Ekzistas malaĉa programo por babiladi en granda rondo interrete kiu nomiĝas mumble. Ĉe http://retbabilejo.net/ vi povas esperante babiladi. Teorie je la 8a matene kaj la 20 vespere laŭ UTC+0 estas babilrondo. Tiel oni ne preterpasas unu la alian. Oni povas scii kiom da tempo restas por la sekva rondo en la ĉefpaĝo de Retbabilejo.net

Tiparoj kiuj kapablas printi la ĉapelitajn literojn (ĉĝĥĵŝŭ)

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *


six + = 11