Opinio pri fuŝ-kuracado

Mi trovis artikolon kiu apogas naturo-terapioj. Kiel kuracisto mi ne povis silenti pri ĝi.

La artikolo pri kiu temas estas parto de blogo Esperanta Retradio verkata de . Mi jam antaŭe ĝuis liajn lingve tre bone faritajn artikolojn kun profesie verkita legado kiel aŭdaĵo (do bonvolu ne miskompreni tiun kritikon kiel personan atakon).

Mi estas juna kuracaisto. Mi studis en Vieno kaj nun laboras en malsanulejo. Mi ne taksus min kiel sperta aŭ eĉ eksterordinare bonan kuraciston (mi ankaŭ ankoraŭ ne rajtas sendepende labori), sed mi ja estas kuracisto. Mi do ankaŭ lernis pri kiel oni science eltrovas kuracilojn kaj kuracajn metodojn. Tial mi ne povis silenti pri tiu artikolo. Permesu min kritiki ĝin:

La artikolo komencas per demando pri la deveno de malsanoj kaj jam en la tria frazo malpravas. Nu mi diru ke ĝi ne tute malpravas, sed la aŭtoro gvidas nian atenton al nur parto de la kialoj por malsanoj.

Kial ni malsanas? Kio okazas, ke nia organismo komencas malbone funkcii? Ni malsaniĝas, kiam mankas iu natura substanco en ni. Ni malsanas ankaŭ tiam, kiam en nia organismo estas substancoj, kiujn ni ne bezonas (ĉefe plej diversajn toksinojn).

Nu, ekzistas ja multege da aliaj kialoj por malsaniĝi. Estas ekzemple diversaj mikrovivaĵo kiel virusoj kaj bakterioj (kiujn oni ne povus nomi “substancoj”n), kaj ekkreskas foje kancero el iam antaŭe tute sanaj ĉeloj. Ekzistas heredaj malsanoj kie onia korpo mem kreas aŭ maltro da kelkaj enzimoj aŭ kreas ilin tiel fuŝaj ke ili ne funkcias (ekzemple ĉe mukovisceco). Foje la korpo eĉ atakas sin mem per sia imuna sistemo, ĉu pro alergio aŭ pro aŭtoimuna malsano. La kampo de la medicino do estas multe pli vasta ol ŝajnas nur el tiu vidpunkto.

Rigardante la kuracadon de la homo de tiu flanko – tia kuracado fariĝas banale simpla. Ofte tio estas tiom simpla, ke oni ne povas ekkredi, ke estas tiel facile atingebla.

La kialo por la malkredo estas ja tute racia. La ŝajnigo de facileco ofte estas uzata por trompi homojn kredi ion aŭ aĉeti ion. Se io ŝajnas facila oni do demandu sin ĉu vere ĝi estas tia. Por ekscii ĉu tio pravas oni ja bezonas faktojn kaj metodan sciencan aliron. Oni ne ekkredu nur pro iu apera kunokazeco kiu ja ankaŭ povus esti falsa.

Pri tiuspeca aliro al la homa sanstato okupiĝas la naturoterapio, en kiu temas pri kompletigo de la naturaj substancoj kaj forigo de toksinoj en la organismo de la homo. Dume oficiale agnoskita, t.n. akademia medicino, tre ofte ne traktas tion tiamaniere.

La aŭtoro bedaŭrinde eĉ ne priskribas pri kiu naturterapio temas. Estas ja vasta grupo de diversaj “naturaj” terapioj. Ĉu li parolas pri alternativa medicino entute, ĉu nur pri aldono de iuj herboj? Ĉu ankaŭ temas pri homeopatio aŭ  t.n. “tradicia ĉina medicino” (TCM)?

Estas ja grava diferenco ĉu unuflanke oni ekz. kredas je kuracado per fantaziaj “informoj” kiuj oni kvazaŭ magie enmiksas en etajn sukerajn globetojn aŭ per permo je elpensitaj punktoj sur la korpo kiuj laŭdire influas ĝian tuta sistemon; aŭ ĉu aliaflanke oni provas subteni la funkciadon per herbo kies enhavon eble scienco ankoraŭ ne sufiĉe pritraktis. Foje tamen la limoj inter tiuj flankoj estas malfacile videblaj. La unuaj estas plejparte tiom absurdaj ke foje oni eĉ rajtas diri ke la scienca mondo tute ne studu ilin: estus malŝparego de mono kaj cerbumado. La aliajn oni ja povas studi, sed miaopinie ili pruvu sian utilecon antaŭ ol oni trompu la malsanulojn pri ties efikeco.

Bonvolu atenti, ke mi ne celas kritiki kuracistojn, kiuj agas la iu difinita sansistemo pagita de multaj ŝtatoj. Kompreneble atingoj de medicino dum lastaj jaroj estas grandegaj kaj fenomenaj. Ni pensu ekz. pri savado de la homoj pro korinfarktoj, apopleksioj kaj plej diversaj akcidentoj – oni ja savis milionojn da homaj vivoj. Kaj ĉu ja ne estas vere magiece fari operacion de la koreto de infano, kiu troviĝas ankoraŭ en la ventro de sia patrino? Ne mankas pluraj aliaj ekzemploj. Malbone ni kutimas paroli pri la farmacia industrio. Ĝi produktas medikamentojn dank’ al kiuj milionoj da homoj eĉ rericevis sian vivon. Kuracistoj disponas kaj disponigas al ni rimedojn kreitajn de farmaciistoj. Ni do bezonas tre prudentan sintenon al medicino kaj kuracado de la homo.

Tion mi povas substreki. Ne pro tio ke mi mem estas kuracisto, sed pro tio ke estas mirinda afero kiom la scienca medicino jam antingis en nur malmulta tempo. Pripensu, ke la unua narkozo okazis nur en 1846 kaj la unuan antibiotikon Fleming eltrovis nur en 1928! En la medicinon venas ja tiom da scienco el diversaj fakoj kiuj ankaŭ antaŭ mallonge rapide progresis. La origino de specioj estis eldonata en 1859, kaj nuntempe oni povas  analizi la tuta DNAon de diversaj vivaĵoj.

Tamen ĉiu homo devas konsideri ĉiujn flankojn de la problemo pri kuracado. Do la akademia medicino helpe de farmacio bonege funkcias en t.n. akraj kazoj, sed alie aspektas la situacio en la kazoj de longedaŭre malsanaj. En tiaj situacioj kuracistoj ne scipovas resanigi siajn pacientojn, kiuj preninte foje koncernan medikamenton jam ĝis la fino de sia vivo devos ĝin apliki, kaj plej ofte temas pri vera miksaĵo de piloloj, kiuj por kelkaj preskaŭ sufiĉus kiel manĝaĵo.

Longedaŭre malsanaj homoj kaj ankaŭ grave malsanaj devas vere multon elteni. Ne nur la korpaj streĉiĝoj de terapioj estas malĝojo sed ankaŭ la psiko suferas pro tio. Multaj el ili do ŝatus provi ĉion ajn se eĉ nur eta plibonigo okazus. Oni tie devas ne forgesi ke oni povas enspezi multe da mono per alternativaj terapioj. Tiuj malsanuloj do foje estas facilaj viktimoj por trompaj aŭ fuŝaj terapioj.

Ŝajna plibonigo ja ankaŭ povas okazi pro la placeboefiko. La homa psiko ja estas kompleksa kaj doloroj aŭ sentoj pri malsano povas multe varii laŭ persono kaj ene de persono ĉe diversaj temoj. Kiam iu, plej efike honorinda persono helpas la malsanulon, tiam li aŭ ŝi ofte nur pro la helpo sentas sin pli bone. Tio estas la kialo por la ampleksa statistika scienco kiu provas trovi la veron el tiom da variabloj! Tial oni studas prefere duoble blindita la efikojn de kuraciloj, t.s. ke nek la kuracistoj nek la malsanuloj scias ĉu vere la pilioj enhavas iun farmakologian efikaĵon. Nur poste oni povas vidi ĉu funkciis la enhavo aŭ ĉu ne. Kaj eĉ tiam ofte malfacilas trakti la datumojn pro la malfacilaĵoj de statistika esploro.

Tamen ekzistas naturoterapio, kiuj kuracas la homon kiel tuton, kaj ne ties malsanon. Ofte tian homon, kiu estas „nekuraceble” malsana ĉiun sian tagon dum pluraj, pluraj jaroj, oni povas eĉ rapide „starigi sur la piedoj” per ridinde simplaj metodoj. Pri ekzemploj de tiaj malsanoj, kiam kuracistoj efike kuracas sen la „beno” de la oficiala ŝtata sansistemo,  ofte riskante jurajn konsekvencojn, mi skribos estonte.

Mi vere ŝatus vidi pri kiuj ridinde simplaj metodoj la aŭtoro ĉi tie parolas. Li ŝajne evitas nomi ilin, sed mi ne rajtas antaŭjuĝi pri tio.

La rimarko ke oni riskus jurajn konsekvencojn sonas iomete kvazaŭ konspira teorio. Kvazaŭ oni malpermesus la plej efikajn rimedojn nur pro avideco. Sed jes, en verŝajne ĉiuj ŝtatoj la kuracistoj devas kuraci ne nur laŭvole sed latinlingve dirite “lege artis”, do latina por laŭ la leĝoj de la arto. Tio signifas ke ekzemple maljuna kuracisto devas daŭre alkutimiĝi al la novaj rimedoj kaj metodoj; ne sufiĉas iam studi kaj poste kvazaŭ ŝtopi la orelojn.

Tamen fakte ekestas kelka konflikto, ĉar naturoterapio preskaŭ tute ne helpas en t.n. akraj kazoj. Sana logiko do postulus kunligon de ambaŭ kuracmetodoj, por la bono de malsanuloj. Sed tiam komenciĝas problemo flanke de plej diversaj „specialistoj”, kiuj parolas pri la neceso de science pruvitaj kazoj k.t.p. starigante malbezonatajn barojn. Por prudente pensantaj homoj devus esti grava ne nomo aŭ deveno de tiu aŭ alia kuracmetodo, sed ties efikeco. Neniu distingo inter ekzistantaj medicinoj interesiĝas nin malsanulojn. Kiam kuracisto ne scipovas helpi en koncerna kazo, kial ne ŝanĝi kuracmetodon. Kial malpermesi elekton de kuracmetodo de paciento, kiam por tiu elĉerpis aliaj leĝe permesitaj metodoj kaj ne rajtigi kuraciston en hospitalo apliki alian metodon, se ekzistas ŝancoj pri prosperebla rezulto. Tio neniam devus okazi, se oni vere volas kuraci.

Se iu kontraŭdolora kurcalio forigas gravajn dolorojn ekz. post operacio ĝi verŝajne ankaŭ funkcius en okazoj kun malpli da doloro. Tio estas logika. Sed tamen oni ekzemple ne uzas ekzemple morfinon por nura kapdoloreto, pro ties kromefikoj kiuj estas tro danĝeraj por ĉiutaga uzo.

Inverse logiko neniel helpas al ni: Se iu rimedo ne funkcias en akraj kazoj, oni ne povas diri nenion pri ĉu en aliaj kazoj ĝi helpus. Ĉu eble kelkaj alternativaj rimedoj eĉ tial ne funkcias en akraj kazoj ĉar ili tute ne funkcias?! Nu, pri tio decidas ja nur scienca pristudo.

Ĉu scienco postulas “malbezonatajn barojn” al alternativaj terapioj? Eble jes, sed verŝajne ne: Pripensu ke sen sciencaj baroj ĉiu ajn fuŝkuracisto povas inventi laŭvole novajn absurdajn eble eĉ danĝerajn rimedojn kaj enspezi monon sen iel helpi. Kiel do oni decidu kiujn rimedojn oni uzu kaj kiujn oni evitu? Vi verŝajne divenis ke temas denove pri scienco!

Ne gravas al scienco ĉu oni scias la detalan enhavon de nova rimedo. Jes, la scienca fakuloj taksus la versjanecon ke funkcios rimedo kiu havas kredeblan marniero laŭ kiu ĝi povas funkcii pli alta ol la versjanecon ke funkcios rimedo pri kio oni nenion scias aŭ kiu havas nekredeblan magi-similan funkciadon. Sed tamen, ĉe la rezulto de studoj tute ne gravas kiel la aŭ kial la rimedo povus funkcii, sed nur ĉu la malsanuloj fartas pli bone aŭ ne (aŭ malpli). Mi do ja kunsentas kun la aŭtoro ke nur la “efikeco” decidu ĉu oni uzu rimedon aŭ ĉu ne. Sed ŝajnas al mi ke li parolas nur pri la ŝajna efikeco; ĉu sufiĉas por li subjektiva impreso? Ĉu kelkaj kazoj? Ĉu opinio de iu fama kuracisto? Min interesus respondo.

Medicino ĉiam ankaŭ enhavas hazardon. Se oni diras ke iu rimedo funkcias kontraŭ iu malsano, neniam oni povas diri tion cent-elcente! Ĉiam nur estas iu elcentaĵo; ĉu oni scias pri ekzakta elcentaĵo aŭ ne, ne gravas. Homoj ja estas iamaniere maŝinoj, sed ili estas tiom ampleksegaj maŝinoj ke tute ne eblas kalkuli ĉiujn faktorojn. Se la aŭtoro do plendas pri “ŝancoj pri prosperebla rezulto” tiam verŝajne li celas ke “kiu sanigas pravas”. Sed ne estas tiom facile: multaj homaj malsanoj ĉesas senhelpe post kelka tempo; ofte pro la batalanta imuna sistemo. Se alternativa kuracisto donis al la malsanulo iun magian rimedon li aŭ ŝi poste mise ricevas la honoron.

Hodiaŭ do ni nur menciu tiun persekutatan branĉon. Estas pluraj ekzemploj, kiam ĝi efike helpas en diversaj t.n. ne resanigeblaj malsanoj. Medicino ja estas grandega surfaco, estas malesplorita oceano, estas trezorejo de eblecoj, estas plena de neklarigeblaj kazoj laŭ ordinara pensmaniero. En medicino paroli ke du plus du estas kvar ofte signifas kvazaŭ rigardi la homon tra la ŝlosiltruo, opiniante, ke oni scias ĉion.

Jen denove konspira teorio. Jen la aŭtoro plendas ke du plus du ne estu kvar. Ĉu eĉ indas aldoni ke vere 2 + 2 = 4 ? Jes, medicino ne estas matematiko. Tamen la “ordinara pensmaniero” postulas ke rimedo havo efikon ne nur en ies fantazio.

Se oni eltrovas ke iu “natura”, aŭ “alternativa” rimedo vere funkcias, tiam ĝi tuj iĝas parto de la medicino. Mi ankaŭ dubas ke la farmaciaj firmaoj interesas pri persekuti tiajn aferojn: ĉu ne ili jam nun vendas malmulte efikajn kuracilojn kiel ekstraktoj el Ginkgo biloba? Ĉu ne ili enspezas pli per malmultekostaj naturaj rimedoj ol per multekostaj antikorpoj.

Iu saĝa kuracisto diris iam, ke pli bone esti elkuracita de ĉarlatano ol mortigita de la plej bona kuracisto. Laŭ mi estas ĝusta tempo paroli komunan lingvon ankaŭ en medicino.

Kian medicinon vi do volas? Ĉu funkciantan aŭ ĉu plaĉan? Mi elektus efikan.

 

Verkis @illionas, mi pepas en Esperanto kiel @esperantoAEJ

(Tiu artikolo estas opinio de mi kaj ne oficiala opinio de la Austria Esperanto Junularo)

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *


× 9 = nine