Duumeco – tiparo kiu videbligas duuman sistemon

“Duumeco” estas tiparo kiu celas videbligi la duuman sistemon.

Jam antaŭ multaj jaroj mi kreis strangan signaron, kvazaŭ sekretan skribmanieron kiu baziĝas je la duuma sistemo. Poste mi kreis tiparon, do ciferecan tiparon por uzo komputila.

La sistemo

Eble vi konas la duuman nombrosistemon. Simile al la dekuma nombrosistemo ĝi uzas la pozicon por nombroj pli grandaj ol la bazo. Kiam `10` en la dekuma signifas “dek”, en la duuma ĝi signifas “du”. La duuma nombro `111111` signifas 25+24+23+22+21+20 = 32+16+8+4+2+1= 63. Por nombri la tutan abocon sufiĉas do kvin poziciojn kie staras aŭ “io” kvazaŭ `1` aŭ “nenio” kvazaŭ `0`. (Ankaŭ sufiĉus uzi iujn ajn du simbolojn. Ili nur devas esti malsamaj.)

La tipoj

Do mi decidis ke tiun kvin (aŭ ses) duumajn simbolojn oni povus kombini en unu sola signo.

Mi decidis ke unuflanke ĉiu signo havu vertikalan strekon (kiu laŭ Vikipedio nomiĝas “masto”) kiu memstare ne havas iun nomb‚n valoron. Aliflanke mi aldonis horizontalajn streketojn kiel la bitoj. Po tri je la dekstra kaj maldekstra flanko de la masto: unu supre, unu en la mezo, kaj unu malsupre.

La vico de la valoroj de la bitoj estas jene: 1 sube maldekstre, 2 sube dekstre, 4 supre maldekstre, 8 supre dekstre, 16 meze maldrekstre, 32 meze dekstre. Jen la valoroj de la bitoj:

1 2 4 8 16 32 63
a b d h p 0 #

Por la aliajn literojn oni simple kombinu la bitojn tiel ke la sumo montras la vicon en la kutima latina aboco:

a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z

Ekzemple por havi la literon “c” oni kombinu la literojn “a” kaj “b” pro ties valoroj 1 kaj 2: a + b = c. Por havi la literon “n” oni kombinu la valorojn 1 + 4 + 8 = 13, do a + d + h = m.

Jen tabelo kiu montras kiel la valoroj sumiĝas ĉe ĉiu litero:

a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z
a 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
b 2 2 2 2 2 2 2 2 2 2 2 2 2
d 4 4 4 4 4 4 4 4 4 4 4 4
h 8 8 8 8 8 8 8 8 8 8 8
p 16 16 16 16 16 16 16 16 16 16 16
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26

La tiparo

Jen pli longan ekzemplon de la nun kreita tiparo (notu ke vi povas vid per la grizaj simboloj, ke ĉiu simbolo estas en la sama vertikala linio kvazaŭ ili estus en tabelo):

l o r e m   i p s u m   d o l o r   s i t   a m e t ,   c o n s e c t e t u r   a d i p i s c i n g   e l i t .   d o n e c   a   d i a m   l e c t u s .# # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # l o r e m   i p s u m   d o l o r   s i t   a m e t ,   c o n s e c t e t u r   a d i p i s c i n g   e l i t .   d o n e c   a   d i a m   l e c t u s .# # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # #

Por plie beligi la skribobildon, mi decidis forigi la spacon inter la literoj. Oni ja ĉiam scias ke vertikala linio signifas unu literon. Tinhal ne ĝenas se la literoj dividas inter si la horizontajn liniojn. Do b a povas esti skribita kune tiel ke ĝi aperas kiel b​a.

l​o​r​e​m​ ​i​p​s​u​m​ ​d​o​l​o​r​ ​s​i​t​ ​a​m​e​t​,​ ​c​o​n​s​e​c​t​e​t​u​r​ ​a​d​i​p​i​s​c​i​n​g​ ​e​l​i​t​.​ ​d​o​n​e​c​ ​a​ ​d​i​a​m​ ​l​e​c​t​u​s​.​ l​o​r​e​m​ ​i​p​s​u​m​ ​d​o​l​o​r​ ​s​i​t​ ​a​m​e​t​,​ ​c​o​n​s​e​c​t​e​t​u​r​ ​a​d​i​p​i​s​c​i​n​g​ ​e​l​i​t​.​ ​d​o​n​e​c​ ​a​ ​d​i​a​m​ ​l​e​c​t​u​s​.

Aldone kiel en ĉiu bona tiparo la distancoj inter la tipoj estu similaj. Do a​b kun malpli da spaco aperas tiel: ab. Jen tri iomete malsamaj spacoj inter du literoj: ab ba cd

lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipiscing elit. donec a diam lectus. lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipiscing elit. donec a diam lectus.

La majusklajn tipojn mi decidis plilongigi la vertikalajn liniojn kiam tio eblas, do ekz. ĉe  QR (QR) sed ekz. ne eblas ĉe  UNO (UNO).

LOREM IPSUM DOLOR SIT AMET, CONSECTETUR ADIPISCING ELIT. DONEC A DIAM LECTUS.Lorem Ipsum Dolor Sit Amet, Consectetur Adipiscing Elit. Donec A Diam Lectus. LOREM IPSUM DOLOR SIT AMET, CONSECTETUR ADIPISCING ELIT. DONEC A DIAM LECTUS.Lorem Ipsum Dolor Sit Amet, Consectetur Adipiscing Elit. Donec A Diam Lectus.

Entute

Mian tiparon “duumeco” mi ne kreis pro iu iluzia strebo al pli regulara skribsistemo. Mi eĉ ne kredas ke tiu skribsistemo indas uzi en reala mondo.

Tamen mi ŝatis uzi ĝin kiel sekreta skribmaniero, simile al la ĉifro de Framasonismo (jen Framasonsima tiparo), kaj mi pensas ke ĝi povus taŭgi kiel fantazia skribmaniero ene de sciencfikcia aŭ fantasta libro.

Ĝi havas kiel avantaĝo ke ĝi estas tute regula kaj ke ĉiu kiu scias la kutiman internacian abocon povas facile krei mem la literojn laŭ la reguloj. Laŭ mia opinio ĝi ankaŭ sufiĉe belaspektas. Mankas al ĝi rondeco, kvankam mi kreis ankaŭ iom pli rondan version.

Sed ĝi ne estas tro flue skribebla permane. Tamen oni povas eĉ skribi ĝin uzante liniilon kaj sur ekrano ĝi povas esti montrita perfekte per rastrumaj bilderoj. Mi ankoraŭ ne faris, sed oni povus ja uzi pli maldikajn anstataŭ la iomete dikaspektaj literoj (kiuj rezultas el plej facila rastrumo kiu estas kvin rasteroj longa je ĉiu flanko), ekz. per pli granda rastrumo.

La plibeligoj ne multe ŝanĝas ĝin, sed por kelkaj kazoj faras ke oni pli bone vidu la vortlimojn.

Ekzistas ja simileco al blindula skribado: ambaŭ havas ses erojn kiuj estas aŭ tie aŭ mankas. La blindula sistemo al mi ŝajnis iom malpli facile por lerni. Tamen oni povus ankaŭ uzi mian skribsistemon por videbligi la bildulan skribon. (Alia laŭ mi tre bona blindula skribsistemo troviĝas ĉe www.fakoo.de, ĝi uzas naŭ punktojn anstataŭ nur ses kaj pro tio pli bone estas legebla ankaŭ por neblinduloj).

Elŝuti

Mi kreis la tiparon ĉe fontstruct.com. Tio estas enreta redaktilo por rastrumaj kaj laŭrastraj tiparoj (ĉiun rastreron oni povas plenigi per diversaj facilaj formoj).

Vi povas tie trovi miajn kreaĵojn sub mia uzantnomo jakov. (Mi tie ankaŭ kreis alian normalan tiparon kiu enhavas esperantajn literojn.) Mi publikis ĉiujn miajn tieajn tiparojn laŭ Krea Komunaĵo atribuite-nekomerce-samkondiĉe 3.0 (CC BY-NC-SA 3.0). Mi ankaŭ alŝutis ilin ĉi tien (ekz. se ial la retpaĝo de fontstruct ne funkcios):

La postan redakton de la konŝovo (la spacojn inter la literoj) mi faris per la libera kaj senkosta sed tre profesia programo fontforge.github.io

Se vi volas havi li tiparojn kunŝovaj, do kun pli bonaj spacoj inter la literoj vi povas elŝuti ilin ĉi tie:

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *


4 − three =