Esperanto por PhraseExpress

Elŝutu kromprogramon “Esperanto por PhraseExpress” por tajpi ĉapelojn per X-sistemo.

PhraseExpress (kvazaŭ “fraz-ekspreso”) estas programo kiu faciligas tajpadon. Por privata uzo ĝi estas senkosta. Oni povas ĝin uzi por longigi oftajn frazojn kiel “Saluton karaj gesinjoroj!” ekzemple per skg# (mi preferas uzi # kiel “magia” simbolo).

Persone, mi tre ŝatas PhraseExpress kaj ĝiajn eblecojn. Tial mi programis kelkajn “frazojn” kiuj ebligas tajpado pere de X-sistemo, t.s. ke oni tajpu cx gx hx jx sx ux por la supersignitaj literoj “ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ”. Aldone oni povas uzi ^-sistemon (^c ^g ^h ^j ^s ^u) aux H-sistemon (ch gh hh jh sh uh, malŝaltita).

Por malĉapeligi denove tajpu x aŭ h (ne funkcias ĉe ^) do ekz. tajpi Il est beauxx resultas en normala franca frazo.

Vi povas elŝuti tiun “kromprogrameton” per la sekvanta ligilo:

EsperantoPhraseExpressV1.1.pxp

EsperantoPhraseExpress.pxp (malnova versio)

Por importi la dosieron en la programon simple ŝovu ĝin en la ĉefan fenestron de PhraseExpress (aŭ sekvu la manlibron por uzantoj: angla klarigo, germana klarigo).

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *


+ seven = 12