Download the Addon “Esperanto for PhraseExpress” to type circumflex letters through the X-System.
PhraseExpress estas programo kiu faciligas tajpadon. Por privata uzo ĝi estas senkosta. Oni povas ĝin uzi por longigi oftajn frazojn kiel “Saluton karaj gesinjoroj!” ekzemple per skg#
(mi preferas uzi #
kiel “magia” simbolo).
Persone, mi tre ŝatas PhraseExpress kaj ĝiajn eblecojn. Tial mi programis kelkajn “frazojn” kiuj ebligas tajpado pere de X-sistemo, t.s. ke oni tajpu cx gx hx jx sx ux
por la supersignitaj literoj “ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ”. Aldone oni povas uzi ^-sistemon (^c ^g ^h ^j ^s ^u
) aux H-sistemon (ch gh hh jh sh uh
, malŝaltita).
Por malĉapeligi denove tajpu x aŭ h (ne funkcias ĉe ^) kaj konfirmu per tab
-klavo; do ekz. tajpi Il est beauxx[tab]
resultas en normala franca frazo.
Vi povas elŝuti tiun “kromprogrameton” per la sekvanta ligilo:
Por importi la dosieron en la programon simple ŝovu ĝin en la ĉefan fenestron de PhraseExpress (aŭ sekvu la manlibron por uzantoj: angla klarigo, germana klarigo).